Finfine la japana karavano post vojagho tra Irano revenis al Japanio. La membroj estis 15, el kiuj 10 estis Esperantistoj kaj 5 neE-istoj. Inter neE-istoj iuj amikis kun E-istoj kaj iuj partoprenis unutagan kurson de Esperanto kaj chiukaze ili iel rilatis kaj simpatiis al nia lingvo. La kerno de la karavano estis E-istoj el Yohohama kaj 5 venis el Shikoku insulo, kie nuntempe mi loghas kaj instruas E-n. El la membroj nur unu estis viro kaj la plej multo aghis chirkau 50. Du el ili estis malpli ol 30 jaraj kaj kvar pli ol 60. Unu el la membroj alighis al la grupo el Turkio, kie shi ekskursis antau veni al Irano.
Ni atingis al la internacia flughaveno de Tehrano en la 20a de marto (la unua tago de la nova jaro en Irano) kaj la postan tagon ni vizitis la hejmojn de kelkaj E-istaj kaj neE-istaj familioj, manghis kun ili, interparolis, dancis kaj intershanghis opiniojn kaj donacojn. Vizito al galerio de S-ro Habib-pur (profesia kaj E-ista pentristo, kies verkoj aperis ankau en E-aj periodajhoj) kaj rekontigho kun multaj junaj E-istoj estis la plej bela parto de tiu-taga programaro.
Poste ni vizitis al Shiraz, la malnova urbo de Irano, kie veterana E-isto S-ro Samani-pur akceptis nin kaj tranoktigis unu membron. Poste survoje al Isfahano ni vizitis Persepolis, la ruinan palacon de iranaj reghoj kaj dinastioj ekde antau 2500 jaroj kaj dum la persa imperio. Ghi estas protektita kiel monda heredajho.
En Isfahano, iama chefurbo de Irano kaj la plej bela urbo tie, dum du tagoj ni ekskursis al multaj antikvajhoj kaj belaj moskeoj kaj monumentoj, iuj el ili protektitaj de UNESCO. Post reveno al Tehrano ni ankorau vizitis kelkajn muzeojn kaj palacojn de la lasta regho de Irano. Ni havis komunan manghon kun la veterana poetino de Irano, S-ino Maryam Nezami, kiu i.a. tradukis japanajn hajkojn al Esperanto kun aldona komento kaj eldonis.
La karavano dum restado en Irano renkontis iom malpli ol 30 E-istojn, chefe junajn kaj vizitis la hejmojn de 4 iranaj familioj, du E-istaj kaj du ne. Membroj ne-E-istaj memvole sekvis la tutan planon kaj almenau tri el ili esprimis deziron eklerni E-n. Post unu semajno la unua grupo (11 membroj) revenis al Japanio kaj la dua grupo restis pliajn tri tagojn.
La plej ghenaj partoj de la vojagho estis deviga uzado de kaptukoj por virinoj, kaj iuj mankoj en la hoteloj (kvankam 5-stelaj); kaj la plej bona parto eble estis bongustaj manghoj, afablo de irananoj al la gastoj (ech surstartoj kaj kun ofta peto pri komuna fotigho) kaj ghenerala sekureco dum la tuta vojagho (atestas ghin la noktomezaj promenadoj de iuj membrinoj sen akompano de kaj informo al iranaj kunvojaghantoj!).
Iniciatis la vojaghon la verkinto de tiu chi raporto (sur baze de la long-daura deziro de la membroj de E-klubo Verda Merkredo el Yokohama), signife helpis ghian realighon S-ino Takaoka Michiko kaj gvidis la karavanon S-ro Farzin Fard, elgradighinto de la japana lingvo el Univ. de Tehrano kaj kiu decidis kaj jam komencis lerni Esperanton.
Kvar-kapa grupo Iran-Esperanto Raportas (IER), kiu laste lanchis elsendoliston pri Irano en la reto grave kontribuis al la sukceso de la vojagho per daura raporto pri la vojagho, fotado kaj preparo de foto-albumo por la membroj kaj donaco de belaj bildo-kadroj okaze de la Internacia Verso-tago (anoncita per UNESCO), kiu koincidis kun la unuta tago de la nova jaro en Irano.
Ghenerala sinteno de la vizitantoj pri la vojagho estis pozitiva kaj iuj deziras ree viziti tiun landon mez-orientan, kiu laste spertas gravajn shanghojn politikajn kaj sociajn en bona direkto.
Reza Kheir-khah
2000/04/06